Gyula Zoltán Feledy | |
---|---|
![]() Gyula Zoltán Feledy (dekstre) kaj Gyula Feledy (maldekstre) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1945 (78-jaraĝa) en Sajószentpéter |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto |
Familio | |
Frat(in)o | Gyula Feledy |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto • grafikisto • pentristo |
Gyula Zoltán Feledy [djula feledi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Feledy Gyula Zoltán estas hungara bestkuracisto, pentristo, vilaĝestro. Lia onklo estis Gyula Feledy.
Gyula Zoltán Feledy naskiĝis la 12-an de aprilo 1945 en Sajószentpéter.
Biografio
Gyula Zoltán Feledy frekventis gimnazion en Sárospatak, poste li akiris bestkuracistan diplomon en 1969 en Veterinara Universitato de Budapeŝto. Post la diplomo li eklaboris ĉe Balatono, baldaŭe en Szentgotthárd. En 1976 li translokiĝis al Kötcse, kie li estis privata bestkuracisto. Post fino de la socialismo (en 1990) li estis elektita vilaĝestro de Kötcse. En 2004 li komencis pentradi helpe de János Megyik. Li ricevis kelkajn artajn premiojn inter 2007-2011, ŝtatan premion en 1998. Li edziĝis en 1972, la edzino naskis dufoje.
El solaj ekspozicioj
- Kötcse (2005)
- Siófok (2008)
- Budapeŝto (2011, 2013)
El kolektivaj ekspozicioj
- Balatonalmádi (2005, 2009, 2013)
- Kaposvár (2010, 2012)