Gyula Weszelszky [djula veselski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Weszelszky Gyula estis hungara kemiisto, apotekisto, radiologo, profesoro.
Gyula Weszelszky naskiĝis la 10-an de majo 1872 en Slatina (Kroatio). Li mortis la 20-an de junio 1940 en Budapeŝto.
Biografio
Gyula Weszelszky akiris apotekistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1895, post 3 jaroj kemian diplomon. Ekde 1896 li laboris en kemia instituto. Inter 1898 kaj 1937 li instruis junajn apotekistojn. En 1912 li estis nomumita privata profesoro, ekde 1918 li gvidis universitatan radiologian instituton. Li multe okupiĝis pri radiologia kaj medicina efikoj de hungaraj kuracakvoj.
Elektitaj publikaĵoj
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.