Gyula Vedress | |
---|---|
Gyula Vedress | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de marto 1849 en Kiskundorozsma |
Morto | 28-an de majo 1908 (59-jaraĝa) en Szentendre |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • reĝisoro |
Gyula Vedress [djula vedreŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vedress Gyula estis hungara aktoro. Lia familia nomvarianto estis Vass [vaŝ].
Gyula Vedress[1] naskiĝis la 5-an de marto 1849 en Dorozsma (nun urboparto de Szeged), li mortis la 28-an de majo 1908 en Szentendre.
Biografio
Gyula Vedress debutis en 1873 en Nagyenyed en teatra trupo de Sándor Csóka. Li pasis tie jardekon tamen kun interrompoj (Szatmár (1877), Székesfehérvár (1881)). Li havis rolojn en Kolozsvár en la teatra jaro 1885, poste li pasis po 3 jarojn en Debrecen, respektive denove en Székesfehérvár. Ekde 1892 li estis gvidanto de la Tutlanda Aktorasocio. Li verkis kelkajn teatraĵojn. Li pensiuliĝis en 1908. Li havis edzinon, kiu estis same aktoro.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- Molière: Szeleburdi - Lélie
- Tihamér Balogh–Elek Erkel: Milimári - Boros
Liaj teatraĵoj (elekto)
- Hajnal Terka
- Kurucz Pali
- A szép örményasszony
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.