Gyula Tichy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1879 en Rimavská Sobota | |
Morto | 20-an de junio 1920 (40-jaraĝa) en Rožňava | |
Tombo | Rožňava vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | pentristo • grafikisto vd | |
Aktiva dum | 1899–1920 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gyula Tichy [djula tihi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tichy Gyula estis hungara pentristo, verkisto, instruisto. Lia frato estis same pentristo Kálmán Tichy.
Gyula Tichy naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1879 en Hungara reĝlando en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 20-an de junio 1920 en Rozsnyó (nuntempa Rožňava en Slovakio).
Biografio
Gyula Tichy abiturientis en Rozsnyó, poste li plulernis en arta altlernejo en Budapeŝto inter 1898 kaj 1903. Lia ĉefa instruisto estis Bertalan Székely. Tiutempe li kreis Akvafortojn. Somere li vizitis Artkolonion en Nagybánya, kie li lernis de Simon Hollósy. Ekde 1904 li instruis desegnadon en Budapeŝto poste en Rozsnyó, sed dume li partoprenis en ekspozicio. Li havis grandan sukceson pro linoleaj gravuraĵoj. Baldaŭe li okupiĝis pri verkado. Lian lastan romanon lia frato Kálmán finis.
Elektitaj verkoj
- Álarcok (Maskoj), 1911 – ĉefverko, pentraĵo
- Önéletrajzi Szótár (Membiografia Vortaro) – notlibro, kie estas legeblaj cirkonstancoj kaj impresoj de la pentraĵoj
- Mars rabjai – sciencfikcio
- Utazások az űrben (Vojaĝoj en la spaco) – prozo kun ilustraĵoj
Fontoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2014-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio