Gyula Takáts | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de februaro 1911 en Tab | ||||
Morto | 20-an de novembro 2008 (97-jaraĝa) en Kaposvár | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • tradukisto • kritikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gyula Takáts [djula takAĉ], hungare Takáts Gyula, Esperante ’’Julio Takáts’’ estis hungara poeto, verkisto, tradukisto kaj instruisto.
Gyula Takáts naskiĝis la 4-an de februaro 1911 en Tab. Li mortis la 20-an de novembro 2008 en Kaposvár.
Biografio
Gyula Takáts frekventis universitaton en Pécs, poste li plulernis en Graz. En 1937 li studvojaĝis al Finnlando. Inter 1939–1947 li edukis en mezlernejoj en Munkács kaj Kaposvár, inter 1949–1971 li estris muzeon. Li ricevis premion Kossuth en 1991, pli frue ekde 1941 ankaŭ aliajn premiojn.
Verkaro (selekto)
- 34 poemolibroj, ekzemple la debuta Kút, 1935; Hold és hárs (Luno kaj tilio), 1943; Az emberekhez (Al la homoj), 1955; Évek, madarak (Jaroj, birdoj), 1965; Száz nap a hegyen (Cent tagoj sur la monto), 1975; Más távlat (Alia perspektivo) (kolektitaj poemoj 1967-1983), 1987
- romanoj, romanetoj, ekzemple Polgárjelöltek, 1945
- eseoj, studoj
- noveloj
- leteroj al aliaj verkistoj
- tradukaĵoj, ekzemple de Janus Pannonius, Quintus Horatius Flaccus, Petrarca
Lia iama domo estas memordomo.
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.