Gyula Szombathy [djula sombati], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szombathy Gyula estis hungara aktoro, reĝisoro, voĉoaktoro.
Gyula Szombathy naskiĝis la 3-an de januaro 1945 en Budapeŝto.
Biografio
Gyula Szombathy akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1968. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Szigligeti (Szolnok). Post 6 jaroj li revenis al ĉefurba teatro. Inter 1992 kaj 2000 li estis liberprofesia aktoro, poste li estis membro en Teatro Radnóti, poste en Teatro Thália (Budapeŝto). Li ricevis plurajn premiojn ekde 1974, en 2020 premion Kossuth.
Elektitaj teatraj roloj
Ĝis 2011 Szombathy ricevis 161 rolojn, ekzemple:
- Ŝekspiro: Somermeznokta sonĝo - Zuboly
- Molière: George Dandin - Csikasz
- Oscar Wilde: Bunbury - pastro Chasuble
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő 3-a edzo
Elektitaj roloj en kinejaj filmoj
- Lumaj ventoj (1969)
- Makra (1972)
Elektitaj roloj en televiziaj filmoj
- Bertolt Brecht: La Rezistebla Supreniĝo de Arturo Ui! (1975)
- Mór Jókai: A névtelen vár 1-6. (1982)
- Kisváros (1993–1999) - serio
Aliaj roloj, taskoj
- 2 reĝisoraĵoj
- hungaraj voĉoj en eksterlandaj filmoj
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.