Gyula SEREs [ŝereŝ] estis rumania hungara romkatolika eklezia verkisto. Li naskiĝis en Gyula la 22-an de aŭgusto 1898 kaj mortis en Baia de Criș la 29-an de aprilo 1975.
Kariero
Gyula Seress pristudis filozofion en seminario de franciskanoj (Szent Ferenc Rend) en Medgyes (1916–19), teologion en Hunedoara (1919–23). De 1951 li loĝis en devigloĝejo en Rodna, poste en Baia de Criș. Li estis la domestro de internigitaj monakoj. Liaj poemoj, artikoloj aperis de 1922 en Hírnök, Katolikus Világ, Medgyesi Lapok kaj en Futár Naptára.
Libro
- A medgyesi plébánia (Medgyes 1930).
Fonto
- RMIL Arkivigite je 2016-04-17 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.