Gyula Sáringer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de decembro 1928 en Magyarszerdahely |
Morto | 17-an de februaro 2009 (80-jaraĝa) en Keszthely |
Lingvoj | hungara • angla • franca • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Agrikultura Universitato (Gödöllő) |
Familio | |
Infano | Tamás Sáringer-Kenyeres |
Okupo | |
Okupo | politikisto • entomologo |
Gyula Sáringer [djula ŝAringer], (pli komplete, tamen malofte Gyula Ede Sáringer), laŭ hungarlingve kutima nomordo Sáringer Gyula Ede estis hungara agronomo, entomologo, ekologo, profesoro, politikisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995).
Gyula Sáringer naskiĝis la 2-an de decembro 1928 en Magyarszerdahely. Li mortis la 17-an de februaro 2009 en Keszthely.
Biografio
Gyula Sáringer kiel junulo batalis dum la 2-a mondmilito, fine li iĝis militkaptito, sed li sukcese rifuĝis. Li frekventis agraran universitaton en Gödöllő inter 1947-1951. Post la diplomo li ricevis postenon en esplorinstituto. En la studjaro 1964 li studvojaĝis al Toulouse. Hejmenveninta li laboris en instituto, kie baldaŭe li iĝis direktoro. Li doktoriĝis en 1973 antaŭ la akademio. En 1990 li ekinstruis en universitato en Keszthely, baldaŭe li estis nomita rektoro. Depost fino de la socialismo li estis parlamenta deputito. Li okupiĝis precipe pri cikadedoj. Li ricevis medalojn kaj premiojn inter 19622005.
Verkaro (elekto)
- A burgonyabogár (La terpoma skarabo), (1955)
- A szilvamoly (1971)
- Kertészeti kártevők (1982)
- A rovarok nyugalmi állapotának jelentősége a növényvédelmi entomológiában (1996)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografieto kun foto
- hungarlingva biografio kun fotoj Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine