Gyula Pekár | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de novembro 1867 en Debrecen | ||||
Morto | 19-an de aŭgusto 1937 (69-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Liberal Party • National Party of Work vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Imre Pekár vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • verkisto • ĵurnalisto • scenaristo vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gyula PEKÁR [djula pekAr], hungare Pekár Gyula, Esperante Julio Pekár estis hungara verkisto, ĵurnalisto, politikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi. Lia filo estis Imre Pekár.
Gyula Pekár naskiĝis la 8-an de novembro 1867 en Debrecen. Li mortis la 19-an de aŭgusto 1937 en Budapeŝto.
Biografio
Li frekventis lernejojn en Debrecen, Budapeŝto kaj Boston, poste li lernis en universitatoj en Budapeŝto kaj Vieno por esti juristo. Li faris karieron precipe en la politiko, sed komence li ĵurnaladis. Baldaŭe li lernis 5 lingvojn kaj lernis en Sorbonne. En aŭgusto de 1919 li partoprenis en puĉo, poste li estis ministro, baldaŭe parlamentano. Kiel verkisto, li ricevis diversajn premiojn. Li estis ankaŭ atleto, tial li estis modelo de Alajos Stróbl por skulptaĵo pri Toldi, kiu estas ĉefverko de János Arany.
Verkoj (selekto)
- A táncz (La danco), historia studo, 1901 kaj en la sama jaro ankaŭ filmo
- Livió főhadnagy (Ĉefleŭtenanto Livió), romano, 1901
- Magyar költők szerelmei (Amatinoj de hungaraj poetoj), novelaro, 1920
- Tisza István végnapjai (Lastaj tagoj de István Tisza), politika-scienca verko, 1932
- Ultima canzone (Lasta kanto), novelaro, 1939
- A kölcsönkért kastély (la prunteprenita kastelo), filmo apartenanta al la plej konataj hungaraj filmoj, 1931
En Esperanto aperis
- Hungara Antologio 1933: novelo: Pierrot kaj Colombine
Fontoj
- Hungara Vikipedio