Gyula Pap | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pap Gyula |
Naskiĝo | 10-an de novembro 1899 en Orosháza |
Morto | 24-an de septembro 1983 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Bauhaus |
Okupo | |
Okupo | artisto • universitata instruisto • pentristo • fotisto • dezajnisto |
Gyula Pap [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pap Gyula estis hungara pentristo, grafikisto, industriartisto, fotisto, altlerneja instruisto.
Gyula Pap naskiĝis la 10-an de novembro 1899 en Orosháza, li mortis la 24-an de septembro 1983 en Budapeŝto.
Biografio
Gyula Pap studis en Imperiestra Grafika Instituto (li lernis ankaŭ fotadon), sed post jaroj la 1-a mondmilito interrompis la lernadon kaj li soldatiĝis. Post la milito li lernis monatojn en Industriarta Altlernejo, kie li lernis precipe de Jenő Haranghy. Inter 1920 kaj 1923 li lernis metalteknikon en Bauhaus en Vajmaro, inter 1923-1926 en Rumanio (en Transilvanio) li pentradis, fotadis kaj grafikadis. Li instruis en nova arta lernejo en Berlino inter 1926-1934, poste li hejmenvenis kaj pentradis en Budapeŝto aŭ en ties regiono. Kelkajn jarojn li estis tekstilartisto en uzino. Inter 1949 kaj 1962 li instruis en Hungara Belarta Altlernejo. Dekomence li faris valorajn fotojn. Li ricevis 5 premiojn inter 1961-1981. Li havis edzinon.
El solaj ekspozicioj
- Utrecht (1933)
- Budapeŝto (1934, 1940, 1947, 1956, 1962, 1979, 1982, 1999)
- Vieno (1971)
- Arthalo Budapeŝto (1972)
- Berlino (1983)
- Orosháza (1985, 1986, 1999, 2000)
El grupaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1930-aj jaroj, 1947, 1953, 1960, 1978, 1982)
- Arthalo Budapeŝto (1950, 1955, 1977)
- Miskolc (1960)
- Berlino (1979)
Elektitaj pentraĵoj
- Figyelő önarckép (1920-aj jaroj)
- Szüret (fresko, 1959, Szentendre)
- Arató este (1935)
- Dinnyés csendélet (1940)
- Nagykalapács (1948)
- Kovácsok (1964)
- Galambok (1971)
Aliaj artaĵoj (elekto)
- Hosszúnyakú kanna (1922, vidu la suban bildon!)
- Gyertyatartó (1922, vidu la suban bildon!)
- pluraj fotoserioj
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
- Artaĵo de Gyula Pap
- Artaĵo de Gyula Pap