Gyula Méhes | |
---|---|
Gyula Méhes. 1950 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1897 en Crasna |
Morto | 10-an de oktobro 1970 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged |
Familio | |
Infano | Károly Méhes (kuracisto) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • farmakologo • biologo • universitata instruisto |
MÉHES Gyula (pro. me:heŝ) estis hungara farmakologo, biologo, universitata profesoro naskiĝinta en Kraszna la 28-an de marto 1897 kaj mortinta en Budapeŝto la 10-an de oktobro 1970.
Biografio
Gyula Méhes studis en Koloĵvaro kaj Szeged. De 1923 li laboris en la Instituto Pri Farmacio de la universitato de Segedo. En lernojaro 1925–26 kiel stipendiulo li alvenis en Instituton pri Farmacio de Vieno. De 1927 li estis kunlaboranto de Hungara Esplorinstituto pri Biologio de Tihany. En 1928–29 li studis kiel ŝtatstipendiulo en Londono. Inter 1940–44 li estis universitata profesoro en Koloĵvaro, direktoro de Instituto pri Farmacio. De 1946 li instruis en la katedro pri farmacio en Universitato de Pécs ĝis sia pensiuliĝo (1969). Li estis dufoje dekano de la fakultato de medicino (1949–50 kaj 1951–54).