Gyula Kiss Kovács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de januaro 1922 en Budapeŝto |
Morto | 20-an de julio 1984 (62-jaraĝa) en Zsennye |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Gyula Kiss Kovács [djula kisŝ kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Kovács Gyula estis hungara skulptisto, medalisto.
Gyula Kiss Kovács [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1922 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de julio 1984 en Zsennye.
Biografio
Gyula Kiss Kovács komence studis en privata skulptolernejo, poste li akiris diplomon en Belarta Altlernejo en 1949. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Sidló kaj Pál Pátzay. Inter 1952-1954 li estis membro de studio de Hungara Armeo. Li kreis ĉiuspecajn skulptaĵojn. En la lasta periodo li akceptis inviton de Sándor Kiss (skulptisto) kaj li kreis en Zsennye. Li ricevis 4 premiojn inter 1947-1977. Li havis edzinon.
Ekspozicioj
Ekde 1950 li partoprenis en kaj enlandaj kaj eksterlandaj ekspzicioj.
Elektitaj skulptaĵoj
- Sidanta knabino, 1958 aluminio, Budapeŝto
- Reliefo en Teatro Gárdonyi Géza
- Ornamskulptaĵoj en Teatro Madách
- Patrino kun filo
- Thalia en Nyíregyháza
- György Dózsa Dunaújváros
- János Bottyán (Budapeŝto)
- Sangodonanto (Budapeŝto)
- Urso (Budapeŝto)
Elektitaj medaloj
- Michelangelo (bronza memormedalo)
- Van Gogh (bronzo)
- Renoir (arĝenta medalo, 1964)
- György Dózsa inter la ribelantaj kamparanoj
- György Dózsa (1514)
- Migranta aktorado
- Filmfestivalo en Miskolc (1969)
- D-ro Imre Haynal
- Ilona Zrínyi - Munkács
- Nacia Teatro (Miskolc) (1823-1973)
- Estas centjara la gimnazio Blanka Teleki (1873-1973)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.