Gyula Jakoby | |
---|---|
Statuo pri Gyula Jakoby | |
Persona informo | |
Naskonomo | Jakoby Gyula |
Naskiĝo | la 28-an de marto 1903 en Kassa (Hungara reĝlando) |
Morto | la 15-an de aprilo 1985 en Košice (Ĉeĥoslovakio) |
Lingvoj | slovaka |
Ŝtataneco | Slovakio |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikartisto |
Gyula Jakoby [djula jakobi], slovake Július Jakoby, laŭ hungarlingve kutima nomordo Jakoby Gyula estis hungara-ĉeĥoslovakia pentristo.
Gyula Jakoby naskiĝis la 28-an de marto 1903 en Kassa (Hungara reĝlando, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 15-an de aprilo 1985 en Košice (Ĉeĥoslovakio).
Biografio
Gyula Jakoby post lernado iĝis ĉeĥoslovakiano pro Traktato de Trianon. Li komencis lerni pentradon ekde 1923 en sia naskiĝurbo, lia ĉefa majstro estis Elemér Halász-Hradil. Inter 1926 kaj 1928 li studis en Belarta Altlernejo de Budapeŝto, lia majstro estis István Réti. Li studvojaĝis al Aŭstrio, poste li revenis al Košice. Li neniam aliĝis al artistkolonio, li ŝatis pentradi sola, li estis konata ermito de Košice. Liaj pentraĵoj spegulis ironion kaj groteskon. Li ricevis 3 premiojn inter 1934 - 1968.
El solaj ekspozicioj
- Košice (1929, 1935, 1958, 1965, 1978, 1983, 1987, 1992)
- Bratislavo (1958, 1965, 1970, 1980, 1993)
- Budapeŝto (1959)
- Vieno (1970)
- Brno (1972)
- Miskolc (1985)
El kolektivaj ekspozicioj
Elektitaj pentraĵoj
- A kassai piacon
- Asztaltársaság
- Fürdőzés
- Korzó
- Veronika kendője
- Utcai jelenet
Memorigiloj
- statuo pri Gyula Jakoby en Košice fare de György Bartusz