Gyula Horváth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1843 en Telechia |
Morto | 19-an de aŭgusto 1897 (54-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • politikisto |
HORVÁTH Gyula [horva:t] estis hungara publicisto, politikisto, registarkomisaro. Li naskiĝis en Orbaitelek la 24-an de januaro 1843 kaj mortis en Budapeŝto la 19-an de aŭgusto 1897.
Biografio
Gyula Horváth, nagyváradi kaj teleki, studis en 1859 en universitato de Heidelberg, en 1860 li fariĝis ano de itala legio kaj estis plurfoje distingita de Garibaldi. En 1861 li faris vojaĝon, interalie ankaŭ en Ateno. Reveninte en sian naskiĝlandon, li mastrumadis. De 1872 li estis landkunvena deputito, en 1889 mallongtempe vicprezidanto de la landkunveno. En 1891 li fondis la gazeton Magyar Hírlap. Post 1894 li estis unu el vicprezidantoj de EMGE.
Fonto
- Hungara vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.