Gyula Hornyánszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de septembro 1869 en Peŝto |
Morto | 31-an de januaro 1933 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Patro | Viktor György Hornyánszky |
Okupo | |
Okupo | historiisto • klasikisto |
Gyula Hornyánszky [hornjAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hornyánszky Gyula estis hungara klasika filologo, historiisto, sociologo, profesoro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1909), framasono. Lia patro estis Viktor György Hornyánszky.
Gyula Hornyánszky naskiĝis la 22-an de septembro 1869 en Pest (urbo). Li mortis la 31-an de januaro 1933 en Budapeŝto.
Biografio
Gyula Hornyánszky frekventis universitaton en Budapeŝto. Li interesiĝis pri verkaro de Émile Durkheim. Baldaŭe helpe de stipendioj li studvojaĝis al Parizo, Londono, Grekio. Ekde 1894 li instruis diversloke en gimnazioj. En 1902 li habilitiĝis kaj instruis en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste en Universitato Kolozsvár, baldaŭe en Szeged, fine denove en Budapeŝto.
Verkaro (elekto)
- Pindaro (1891)
- Aristofano (1897)
- Történetírás és philosophia (1904)
- Görög társadalomrajz (1931)