Gyula Horn | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Horn Gyula | |||||
Naskonomo | Horn Gyula János | ||||
Naskiĝo | 5-an de julio 1932 en Budapeŝto | ||||
Morto | 19-an de junio 2013 (80-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | hungara • rusa • angla • kroata • serba vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Rostov State Economics University vd | ||||
Partio | Hungara Socialista Partio • Hungara Socialista Laborista Partio • Partio de Hungaraj Laboristoj vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | 2 | ||||
Parencoj | Szófia Havas vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato • ekonomikisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
HORN Gyula (naskiĝis la 5-an de julio 1932 en Budapeŝto, mortis la 19-an de junio 2013 en Budapeŝto) estis hungara socialista politikisto, ĉefministro inter 1994-1998. Li studis (1950-1954) en Rostov (Sovetunio) ekonomion, poste en Hungario (1967-1970) politikon. Li komence laboris kiel mekanikisto ĉe Siemens, poste en la Financa Ministrejo (1954-1959) kiel reprezentanto pri vendimpostoj.
Li laboris inter 1959 kaj 1990 en la Ministrejo de la eksteraj aferoj en diversaj postenoj: diplomato en Sofio (1961-1963), Beogrado (1963-1969), poste en diversaj postenoj de la ministrejo atingas la postenon de la ministro pri eksteraj aferoj (1989-1990)
Li estis ano de la Centra Komitato de la Komunista partio (MSZMP KB) 1985-1989, post malfondiĝo de la komunista partio (1989) en 1990 li elektiĝis prezidanto de la MSZP (Hungara Socialista Partio) kaj estis partiestro ĝis 1998 (tiu partio estas oficiale socialdemokrata). 1994-1998 ĉefministro de Hungario. Ekde 1990 parlamentano.
1996-2003: vicprezidanto de la Socialista Internacio
Li malfermis la feran kurtenon antaŭ la ŝtatanoj de la komunisma Germanio, tiel helpis la kolapson de la Honecker-reĝimo. Pro tio li estis alte respektita de Helmut Kohl, kiu donis al li meriton.
Li gvidis ĝis venko (1994) la idon de la eks-komunista partio, nomata Hungara Socialista Partio (MSZP). Tiam (1994) li iĝis ĉefministro de Hungario, sed en la parlamenta balotado de 1998 la socialista partio malvenkis kaj li abdikis pri la posteno de partiprezidanto. Poste li iom retiriĝis de la hungara politiko (sed restis parlamentano) kaj transdonis la prezidantecon al Kovács László.
Li estis ekde 2007 ĝis morto en komato.