HANTOS Gyula (hantoŝ) estis hungara geografo, universitata profesoro naskita en Koloĵvaro la 29-an de junio 1903 kaj mortinta en Budapeŝto la 21-an de decembro 1945.

Biografio

Gyula Hantos havigis doktoradon en la fakultato pri ekonomiko en 1928 kaj pri ŝtatscienco en 1931. De 1925 li estis asistanto de Pál Teleki. De 1934 li agadis en la lernejadministrado. De aŭtuno de 1940 li instruis en la Universitato de Koloĵvaro. En 1945 li estis fakreferanto pri kartografio en Budapeŝto en Népgondozó Hivatal.

Verkoj

  • Magyarország nagybirtok térképe (? );
  • A magyar közigazgatás területi alapjai (Bp., 1931);
  • Magyar tájak – magyar kiválóságok (Bp., 1936);
  • Vázlatok Pécs földrajzához (Bp., 1940);
  • Kétvízközti majorok (Kolozsvár, 1943).

Fonto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.