Gyula Gundelfinger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 28-an de aprilo 1833 en Korompa (Hungara reĝlando) |
Morto | la 4-an de majo 1894 en Korompa |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Gyula Gundelfinger [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gundelfinger Gyula estis hungara pentristo. Lia kuzo estis Pál Szinyei Merse.
Gyula Gundelfinger naskiĝis la 28-an de aprilo 1833 en Korompa (Hungara reĝlando, nuntempa Krompachy en Slovakio), li mortis la 4-an de majo 1894 en Korompa (laŭ Germana Vikipedio en proksima vilaĝo).
Biografio
Gyula Gundelfinger elektis la oficiran profesion. Li estis jam leŭtenanto, kiam li forlasis la armeon en 1855. Li studis pentradon en Vieno de Carl Rahl, poste inter 1856–1859 en Düsseldorf de Karl Friedrich Lessing. En 1858 li devis okupiĝis pri la familia bieno. Depost 1866 li forlasis la pentradon pro pluraj procesoj. Tamen en la 1870-aj jaroj li vojaĝis kun Pál Szinyei Merse al Bavario, kie ili pentradis. Li pentradis preskaŭ senescepte pejzaĝojn pri fortikaĵoj.
Ekspozicioj
- ekde 1866 en Pest (urbo)
Elektitaj pentraĵoj
- Szinyei-Lipócz vidéke (1873, vidu la apudan bildon!)
- Felsőmagyarországi várkastély (1875)
- Felvidéki kastély (1891)
- Tájkép várrommal
- Kastély
Fontoj
- hungarlingva biografieto kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografieto kun bildoj Arkivigite je 2018-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografieto Arkivigite je 2018-05-02 per la retarkivo Wayback Machine