Gyula Farkas
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1847 (1847-03-28)
en Sárosd
Morto 27-an de decembro 1930 (1930-12-27) (83-jaraĝa)
en Pestszentlőrinc-Pestszentimre
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo matematikisto fizikisto universitata instruisto

FARKAS Gyula (farkaŝ) estis hungara fizikisto, universitata profesoro, ano de la Hungara Scienca Akademio (MTA) naskiĝinta la 28-an de marto 1847 en Sárosd kaj mortinta la 27-an de decembro 1930 en Pestszentlőrinc.

Biografio

Farkas studis juron en Pest, pli poste je influo de Ányos Jedlik li elektis la fakon de naturscienco. Ekde 1870 li estis instruisto pri fiziko-kemio en Székesfehérvár. En 1880 li doktoriĝis. Ekde 1887 li instruis en Universitato de Koloĵvaro, en 1907–08 li estis ĝia rektoro. En la fino de la 1915 li retiriĝis pro sia malsano. Lin interesis kvazaŭ ĉiuj branĉoj de teoria fiziko. Sendepende de Minkowski li malkovris la baztezon de la teorio Farkas-Minkowski.

Verkoj

  • Die diatonische Dur-Scale wissenschaftlich begründet (Pest, 1870);
  • A Carnot–Clausius tétel egyszerűsített levezetése (Mathem. és Phys. L., Bp., 1895);
  • Theorie der einfachen Ungleichungen (Crelle Journal, 1902);
  • Beiträge zu den Grundlagen der analytischen Mechanik (Crelle Journal, 1906);
  • Alapvetés az elektromosság és mágnesség folytonossági elméletéhez (MTA Matem. és Term. tud. Ért., 1910, 1911);
  • Einstein féle gravitáció régi elméletből (MTA Matem. és Term. tud. Ért., 1921 és Mathematische und Naturwissenschaftliche Berichte aus Ungarn, MTA).

Bibliografio

  • Ortvay Rudolf: F. Gy., emlékezete (MTA Emlékbeszédek, XXI. Bp., 1933).

Fonto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.