Gyula Alapi | |
---|---|
Gyula Alapi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 20-an de oktobro 1872 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Komárom |
Morto | la 20-an de januaro 1936 en Ĉeĥoslovakio Komárno |
Lingvoj | slovaka |
Ŝtataneco | Hungario • Ĉeĥoslovakio |
Memorigilo | |
Familio | |
Infano | Gyula Alapi |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • arkivisto • arkeologo • politikisto |
Gyula Alapi [djula], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Alapi Gyula estis hungara ĵurnalisto, arkivisto, arkeologo, politikisto. Lia familia nomvarianto estis Alapy, lia pseŭdonomo estis Aliquis.
Gyula Alapi[1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1872 en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Komárno en Slovakio), li mortis la 20-an de januaro 1936 en Komárno (Ĉeĥoslovakio).
Biografio
Gyula Alapi maturiĝis en benediktana gimnazio en Esztergom en 1889, poste li studis juron ĝis 1892. Li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1910, sed li finis ankaŭ arkivistan licencon en 1902 kaj arkeologian licencon en 1910. Li laboris en la agrikultura ministerio inter 1892-1898, poste li havis ŝtatan postenon en sia naskiĝurbo, poste inter 1903-1923 li estis arkivisto. Pli frue jam ekde 1891 li estis ankaŭ ĵurnalisto, baldaŭ li havis postenon ankaŭ en la loka muzeo, eĉ li faris arkeologiajn esplorojn. Depost Traktato de Trianon li apartenis al la hungara minoritato de Ĉeĥoslovakio. Ekde 1928 li ankaŭ politikadis. Lia edzino naskis filon en 1911.
Elektitaj kontribuoj
- Költemények (poemoj, 1895)
- Komáromvármegye és város írói (1908)
- Bűbájosok és boszorkányok Komáromvármegyében (1914)
- Az illetőség jogvitája (1924)
- A csallóközi halászat története (1933, 1994)
- Komárom vármegye kultúrtörténetéből (2000)
Memorigiloj
- memortabulo en Komárno (2006)
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM40010;jsessionid=3D9C785C18D351B01A000EEA191F4D33 hungarlingva datenaro de muzeo