Győrszemere (djOrsemere) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Tét.
![](../I/Gy%C5%91rszemerei_k%C3%B6zs%C3%A9gh%C3%A1za.jpg.webp)
![](../I/HUN_Gy%C5%91rszemere_COA.jpg.webp)
![](../I/Vend%C3%A9gl%C5%91_Gy%C5%91rszemer%C3%A9n.jpg.webp)
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9121
- Telefonprefikso: 96
- Areo: 33 km²
- Loĝantaro: 2970
Situo
Győrszemere situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo kaj ĉefvojo inter Győr kaj Pápa. Aŭtoŝoseo M1 inter Budapeŝto kaj Vieno estas ne tro for. Győr troviĝas 18 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1237. La vilaĝo ofte suferis dum la militadoj, unue de la turkoj, poste pro liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a, fine en 1848. Laŭ leĝo en 1681 Győrszemere apartenis al artikolaj lokoj. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. En 1960 2 kolĥozoj unuiĝis. Vilaĝservoj estas apoteko, 2 kluboj de maljunuloj, sportejo. Apud Győrszemere neuzata termala puto troviĝas.
Vidindaĵoj
Famuloj
En Győrszemere naskiĝis Ágnes Dukkon, literaturhistorio.
Fontoj
- oficiala paĝo Arkivigite je 2020-06-26 per la retarkivo Wayback Machine