György Vutskits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1858 en Zărnești |
Morto | 21-an de oktobro 1929 (71-jaraĝa) en Keszthely |
Okupo | |
Okupo | zoologo |
VUTSKITS György (vuĉkiĉ) estis hungara zoologo, iĥtiologo, instruisto. Li naskiĝis en Zernest la 1-an de aprilo 1858 kaj mortis en Keszthely la 21-a de oktobro 1929.
Biografio
La universitaton György Vutskits finis en Koloĵvaro, kie li estis studento de Antal Koch kaj lia asisto. Post havigo de instruistdiplomo kaj doktorado inter 1884-1890 li instruis en Marosvásárhely, ekde 1891 ĝis sia pensiuliĝo (1921) li estis instruisto de premontrea gimnazio de Keszthely. Apud la instruado li priokupiĝis fiŝbiologion. Li publikis plurajn studojn pri fiŝfaŭno de Hungarujo.
Verkoj Ĉefaj
- Pisces (Fauna Regni Hungariae, Bp., 1896);
- Faunánk egy új halfaja (Bp., 1911);
- A magyar halászat és az ichthyológia története az utolsó 25 év alatt (Bp., 1916).
Literaturo
- V. Gy. (Term. tud. Társ. Évk. 1940.)
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.