György Vikár [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vikár György estis hungara kuracisto, psikiatro.

Biografio
György Vikár devenis el juda familio, dum la nazia erao li estis trudlaboristo. Li frekventis samtempe 2 universitatojn en Budapeŝto (Universitato de Budapeŝto kaj Universitato Semmelweis). Post siaj studoj li laboris en centra hospitalo pri neŭrologio kaj psikiatrio. Ĝis 1983 li gvidis psikiatrian kuracejon pri geinfanoj, poste li laboris en hospitalo de Újpest. Li emeritiĝis en 1992, sed iam li instruis ankaŭ en universitato. Li ricevis 2 memormedalojn kaj premion inter 1984 kaj 2002.
Elektitaj publikaĵoj
- Találkozás az útfélen (1946)
- Adalékok a platybasia conzervatív kezeléséhez (1959)
- A szexuális élet zavarai (1977)
- Az ifjúkor válságai (1980)
- Az emlékezés ösvényein (1994)
- Dinamikus gyermekpszichiátria (2001)
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto de 2009
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.