György Völgyi | |
---|---|
![]() György Völgyi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1827 en Dunaföldvár |
Morto | 7-an de februaro 1893 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatrestro |
György Völgyi [djordj voldji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Völgyi György estis hungara aktoro, teatrestro.
György Völgyi[1] baptiĝis la 24-an de aprilo 1827 en Dunaföldvár, li mortis la 7-an de februaro 1893 en Budapeŝto.
Biografio
György Völgyi komencis sian aktoran karieron en teatra kompanio de József Hetényi en 1847, sed dum la hungara revolucio de 1848 li estis varbisto pri soldatoj. Liaj sekvaj pli gravaj teatrestroj estis Mihály Szőllősy (1852–1854), Károly Szuper (1856–1857), György Molnár (1858–1859), Endre Latabár (1811 - 1873), Gusztáv Hubay, Imre Kőmíves. Inter 1869 kaj 1891 li estis teatrestro en provincaj urboj de Hungarlando, pli poste li konfidis la teatran gvidon al sia filo. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo.
Elektitaj aktoroj apartenantaj al teatra kompanio de Völgyi
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.