György Sitkei [djordj ŝitkei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sitkei György estis hungara inĝeniero pri maŝinoj, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2004).
György Sitkei naskiĝis la 13-an de februaro 1931 en Orosháza.
Biografio
György Sitkei frekventis teknikan universitaton en Budapeŝto inter 1949-1954, poste li aliĝis al la universitata stabo. Baldaŭe li instruis longe. En 1964 li doktoriĝis antaŭ la akademio. Inter 1974-1980 li akiris postenon en trusto, poste li estis katedrestro en universitato de Sopron. Li pensiuliĝis en 1996. Li okupiĝas ekzemple pri uzado de energio en motoroj. Li ricevis 3 premiojn inter 1965-1994.
Verkaro (elekto)
- Keverékképzés és égés Diesel-motorokban (1960)
- Heat Transfer and Thermal Loading in Internal Combustion Engines (1974)
- Mezőgazdasági és erdészeti járművek modellezése (1986)
- Gyakorlati áramlástan (1997)
- Mezőgazdasági műszaki ismeretek (2004)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.