György Oláh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1946 (77-jaraĝa) en Tatabánya |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Secondary School of Visual Arts • Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | ilustristo • grafikartisto |
György Oláh [djordj olA], laŭ hungarlingve kutima nomordo Oláh György estas hungara grafikisto, afiŝisto, pentristo, altlerneja instruisto.
György Oláh [1] naskiĝis la 22-an de novembro 1946 en Tatabánya.
Biografio
György Oláh abiturientis en industriarta mezlernejo en Budapeŝto en 1964, lia ĉefinstruisto estis Tibor Zala. Li studis en Belarta Altlernejo inter 1966-1970. Liaj majstroj estis György Kádár kaj György Konecsni. Post la diplomo en 1970 li kreis plej ofte afiŝojn, baldaŭ preskaŭ ĉiuspecajn artaĵojn (pentraĵojn, poŝtmarkojn, emblemojn, ktp). Li instruas en la Belarta Altlernejo ekde 1981. Li studis estetikon inter 1983-1986. Li akiris sciencan gradon DLA en 2002. Li ricevis premiojn inter 1977-2001.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Tatabánya (1975, 1983)
- Budapeŝto (1981, 1991, 1998)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Brno (1970, 1980, 1984)
- Budapeŝto (1972, 1975, 1983, 1996-1998)
- Varsovio (1972, 1978)
- Novjorko (1988)
- Jerusalemo (1990)
- Arthalo Budapeŝto (1997)
Elektitaj afiŝoj
- A beszélő köntös, 1969
- Csárdáskirálynő, 1971
- Nagyvárosi fények, 1975 (origine City Lights de Charlie Chaplin)
Elektitaj pentraĵoj
- Artemisz, 2000
- Önarckép (Memportreto), 2002
- Shakespeare, 2006
- Tér-kép, 2009
Fontoj
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2017-06-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- anglalingva biografio
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-19. Alirita 2019-01-18.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.