György Nádas | |
---|---|
György Nádas en 2012 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Nádas György |
Naskiĝo | la 30-an de aprilo 1962 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Temesvári Pelbárt Ferences Gimnázium, Esztergom • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Patro | Gábor Nádas |
Infano | Gábor Dávid Nádas |
Parencoj | Noémi Závodszky |
Okupo | |
Okupo | aktoro • komikisto • basisto |
György Nádas [djordj nAdaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nádas György estas hungara aktoro, humuristo, gitaristo.
György Nádas naskiĝis la 30-an de aprilo 1962 en Budapeŝto.
Biografio
György Nádas frekventis muzikan bazlernejon, poste gimnazion jam en Esztergom, fine li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo, Li iĝis tutlande konata en 1982, kiam kune kun György Markos li atingis la unuan lokon en humura festivalo de Hungara Radio. La duopo daŭris la sukcesojn ankaŭ en teatretoj kaj televizio. Post jaroj aliĝis al la duopo Géza Boncz. Nádas estis ankaŭ aktiva gitaristo. En 1992 György Markos forlasis la triopon, en 2000 Géza Boncz mortis, Nádas daŭre restis humuristo en pluraj teatroj, televizioj, radioj. Li ricevis 2 premiojn en 1991.
Elektitaj teatraj roloj
- inter 1982-1992 ĉiuj spektakloj de Scenejo Mikroszkóp
- similaj humuraĵoj en pluraj malgrandaj teatroj, scenejoj en la postaj jaroj
- humuraĵoj en la televizio
Elektitaj libroj
- Fogjuk a hasunkat. Jókedvű szakácskönyv (2000, kuirlibro kun Géza Boncz)
- Hugyosjózsi szülei, avagy A Markos-Nádas-sztori (2012, rememoroj)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.