György Molnár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1949 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | gitaristo |
György Molnár [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár György estas hungara ŝlagromuzikisto (gitaristo, komponisto, kantisto, tekstopoeto), iama membro de Omega (rokgrupo).
György Molnár [1] naskiĝis la 12-an de septembro 1949 en Budapeŝto.
Biografio
György Molnár apartenis al tiuj ŝlagromuzikistoj, kiuj amatore komencis muzikadi en tiutempaj ŝlagrorkestroj. Li aliĝis al Omega en 1967 kiel gitaristo, post 2 jaroj li ankaŭ komponadis. Tamen granda parto de ŝlagroj estis komuna laboro de anoj de Omega. Kelkfoje li kantis kaj verkis ŝlagrotekstojn. Li ricevis premiojn preskaŭ senescepte kune kun la rokgrupo ekde 1970, aparte menciinda la premio Kossuth en 2013. Li edziĝis dufoje, resume li havas 3 gefilojn.
Elektitaj ŝlagrokomponaĵoj
- Tűzvihar (1969)
- Szomorú történet
- 200 évvel az utolsó háború után
- Törékeny lendület
- A madár
- A bűvész
- Addig élj
Liaj filmoj, kie estas videblaj
- Tízezer lépés (televida, 1970)
- Kopaszkutya (1981)
- Omega, Omega, Omega (televida, 1984)
- Zibb (televida, 2006)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.