György Lengyel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lengyel György |
Naskiĝo | la 18-an de majo 1936 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Madách Imre High School • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro • lektoro |
György Lengyel [djordj lendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lengyel György estas hungara reĝisoro, teatrestro, altlerneja instruisto.
György Lengyel naskiĝis la 18-an de majo 1936 en Budapeŝto.
Biografio
György Lengyel frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, jam ankaŭ tiam li okupiĝis amatore pri reĝisorado. Post la abituriento li atendis 2 jarojn por lerni reĝisorion, sed tiam la petis eblecojn partopreni en la teatraj laboroj. Li akiris reĝisoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1961, li lernis precipe de Kálmán Nádasdy, Miklós Gyárfás, Endre Marton, Tamás Major, József Gáti. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Csokonai (Debrecen), kie li estis ĉefreĝisoro ekde 1963, arta gvidanto ekde 1979. Inter 1966 kaj 1988 li reĝisoradis en Teatro Madách. Inter 1988-1993 li estis ankaŭ teatrestro de Nacia Teatro (Pécs), inter 1993-2001 teatrestro de Teatro Csokonai. Ekde 1967 li ankaŭ instruis en la menciita Teatra Altlernejo, foje ankaŭ en Kanado kaj Usono. En 1999 li akiris sciencan gradon DLA. Li ricevis premiojn en 1968 kaj 1990. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filinojn.
Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj
- William Shakespeare:
- Epifanio: aŭ kiel vi volas (1961)
- Kiel plaĉas al vi (1962, 1968)
- Rikardo la 3-a (1964)
- Somermeznokta sonĝo (1991)
- Hamleto (1999)
- Imre Madách: La tragedio de l' homo (1981, 1992, 1996)
- Ibsen: Peer Gynt (1965, 1971)
- József Katona: Bánk bán (1965, 1978)
- Molière:
- Tartufo (1978)
- La Avarulo (1981)
- Rostand: Cyrano de Bergerac (1985, 1987)
Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj
- Peer Gynt (filma versio, 1977)
- A kertész kutyája (1986)
- A Teremtéstől az Emberig (2009)
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
- membiografio Arkivigite je 2013-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto