György Kolonics | |
---|---|
György Kolonics | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de junio 1972 en Budapeŝto |
Morto | 15-an de julio 2008 (36-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kanuisto |
György Kolonics [djordj koloniĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kolonics György estis hungara kanuisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, 15-foja mondĉampiono.
György Kolonics[1] naskiĝis la 4-an de junio 1972 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de julio 2008 en Budapeŝto.
Biografio
György Kolonics estis kanuisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 57-foje inter 1991-2007 individue, duope aŭ kvarope. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kun po unu oraj medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua 15-foje inter 1993-2007. Li mortis dum trejnado antaŭ partopreni en Somera Olimpiko 2008. Post la olimpiko li volis fini sian aktivan sportan karieron, samtempe li planis la edziĝon. Liaj oftaj partneroj en kanuo estis György Kozmann (kanuisto) kaj Csaba Horváth (kanuisto). Li ricevis premiojn ekde 1995, la lastan jam postmorte en 2008.
Memorigiloj
- lernejo en Budafok-Tétény portas la nomon "Kolonics György" (2008)
- asteroido A 175281 Kolonics (2008)
- statuoj en Gárdony (2013) kaj Csepel (distrikto) (2017)
- strato en Dunakeszi (2017)
Fontoj
- hungare kun fotoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
- nekrologo
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM36273 hungarlingva datenaro de muzeo