György Kiss | |
---|---|
György Kiss 2002 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1953 (70-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto • juristo |
György Kiss [djordj kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss György estis hungara juristo, profesoro, membro (korespondanta (2016), ordinara (2022)) de Hungara Scienca Akademio.
Biografio
György Kiss akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Pécs en 1977. Li akiris sciencan gradon Ph.D en 1984 en Pécs, en la sekva jaro li kandidatiĝis, li doktoriĝis (DSc) en 2008 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 1993 kaj 1999 li havis postenon en ministerio pri laboro, dum la habilitiĝo okazis en 1996. Inter 1999–2014 li estis katedrestro en Universitato de Pécs. En 2014 li estis nomumita dekano en Nacia Universitato pri Publikaj Servoj. Li okupiĝas pri la laborjuro.
Elektitaj kontribuoj
- A mikroszervezeti (munkahelyi) demokráciáról (1979)
- A munkajogi konfliktusok alapkérdései és feloldásuk módozatai (1985)
- Country Paper on Working Time (1996)
- Munkajog (2005)
- Youth employment in Hungary. Measures to promote youth employment in Hungary (2016)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.