György Fehér | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1939 en Budapeŝto |
Morto | 15-an de julio 2002 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • ĉefkameraisto • dramaturgo • produktoro • aktoro • filmproduktoro |
György Fehér [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fehér György estis hungara reĝisoro, kameraisto, scenaristo, aktoro, dramaturgo, altlerneja instruisto.
György Fehér[1][2] naskiĝis la 12-an de februaro 1939 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de julio 2002 en Budapeŝto.
Biografio
György Fehér maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris licencon pri elektra teknikisto. Ekde 1959 li laboris en la Hungara Radio, post duonjaro en Hungara Televizio. Intertempe li akiris reĝisoran-kameraistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1973. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Herskó kaj Zoltán Fábri (reĝisoro). Li komencis sian reĝisoran karieron en la Hungara Televizio kiel kameraisto kaj reĝisoro. Inter 1975–2001 li havis statuson en la sama laborejo, sed li ankaŭ instruis en la menciita altlernejo inter 1985 kaj 1994. Li ricevis premiojn inter 1978-1999. Li edziĝis en 1968.
Liaj kameraistaj laboroj (elekto)
- A hírlapíró és a halál (1963, vickameraisto)
- Csend (mallonga filmo, 1968, ankaŭ kunreĝisoro)
- Ŝekspiro: Rikardo la 2-a (1976, prezentita: 1992)
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
- Gaetano Donizetti: L'elisir d'amore (televida filmo, 1988)
- Légy ostoba - József Attila-est (televida filmo, 1993)
- Rainer Werner Fassbinder: Petra von Kant keserű könnyei (teatra reĝisoraĵo, 1998)
- Találkozás Zenthe Ferenccel (2002)
Liaj scenarlibroj (elekto)
- Rikardo la 3-a (1973)
- A nők iskolája (1984, adaptaĵo)
- Szürkület (1990)
- Werckmeister harmóniák (2000)
Liaj filmaj aktoraj roloj (elekto)
- A nagy kék jelzés (1970)
- Játszani kell (1984)
- Nekem lámpást adott kezembe az Úr Pesten (1999)