György Fürtös | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1939 en Pécs |
Morto | 5-an de oktobro 2010 (71-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • ceramikisto |
György Fürtös [djordj furtoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fürtös György estis hungara ceramikisto.
György Fürtös [1] naskiĝis la 21-an de januaro 1939 en Pécs, li mortis la 6-an de oktobro 2010 (laŭ alia informo la mortotago estas la 5-a) en Pécs.
Biografio
György Fürtös abiturientis en industriarta mezlernejo en Budapeŝton, poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1962. Liaj plej gravaj instruistoj estis Miklós Borsos, Árpád Csekovszky, Gyula Illés kaj András Dózsa-Farkas. Inter 1962-1997 li laboris en porcelana uzino en sia naskiĝurbo. Inter 1971-1980 li respondecis pri ornamproduktaĵoj. Li ricevis premiojn inter 1963-1998.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Pécs (1964, 1969, 1975,1984, 1999)
- Arthalo Budapeŝto (1973)
- Marcali, Nagyatád (1980)
- Zalaegerszeg (1983)
- Miskolc (1992)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
Elektitaj artaĵoj
- ornamputo en Pécs
- parto de ornamputo en Pécs
- Virino en balkono
- Domornamaĵoj en Miskolc
- Ornamskulptaĵo en Budapeŝto
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.