György Csaba | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de majo 1929 en Törökszentmiklós |
Morto | 31-an de aŭgusto 2020 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Semmelweis • Kölcsey Ferenc Gimnázium |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • biologo • embriologo |
György Csaba [djordj ĉaba], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Csaba Dénes György estis hungara kuracisto, biologo, altlerneja instruisto, institutestro.
György Csaba[1] naskiĝis la 31-an de majo 1929 en Törökszentmiklós, li mortis la 31-an de aŭgusto 2020 en Budapeŝto.
Biografio
György Csaba maturiĝis en 1947, poste li akiris medicinan diplomon en Budapeŝta Medicina Universitato en 1953, sed jam ekde 1949 li laboris en la universitato. Post la diplomo li estis aspiranto tri jarojn, inter 1956-1959 asistanto, poste lektoro ĝis 1963, inter 1963-1970 docento, fine altlerneja instruisto aŭ profesoro. Intertempe en 1957 li kandidatiĝis, en 1969 doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio, en 1994 habilitiĝis, en 2000 emeritiĝis. Li estis institutestro inter 1971–1994. Li edziĝis en 1954, lia edzino naskis kvarfoje. Li ricevis premiojn inter 1979-1994.
Liaj libroj
- Az ember normális és patológiás fejlődése (kunaŭtoro, 1964)
- A szervátültetés jelene és jövője (1969)
- Regulation of mast cell formation (1972)
- Sejtbiológia (1990)
- Orvosi biológia (1994)
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM91507;jsessionid=BEC43BC8E0C1733E83377B88F6A3B0D8 hungarlingva datenaro de muzeo