György Bartusz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1933 (90-jaraĝa) en Kamenín |
Lingvoj | slovaka • hungara |
Ŝtataneco | Slovakio • Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
György Bartusz [djordj bartus], slovake Juraj Bartusz, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bartusz György estis slovakia hungara skulptisto, altlerneja instruisto, membro de Hungara Belarta Akademio (2009).
György Bartusz naskiĝis la 23-an de oktobro 1933 en Kamenín (Slovakio).
Biografio
György Bartusz apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis industriartan mezlernejon en Prago, poste belartan altlernejon, fine li akiris diplomon en belarta akademio en 1961 en Prago. En 1962 li havis artan postenon en fabriko. Inter 1963 kaj 1990 li estis profesie artisto. Jam ekde 1973 li profitis la komputilon en planado de artaĵoj. Inter 1990-1999 li gvidis altlernejan atelieron en Bratislavo, en 1992 li ekinstruis en altlernejo de Bratislavo, en 1999 li estis nomumita katedrestro de altlernejo de Košice. Krom la instruado li kreis pentraĵojn, grafikaĵojn, monumentojn. Li ricevis 7 slovakajn kaj hungarajn premiojn inter 1969-2004.
El solaj ekspozicioj
El grupaj ekspozicioj
- 1968, 1985 Parizo
- 1969 Romo
- 1979, 1981 Meksikurbo
- 1986 Budapeŝto
- 1987, 1989-1990, 1992-1993, 1995, 1997, 1999 Bratislavo
- 1994 Hamburgo
- 1996 Prago
Elektitaj artaĵoj
- monumento en Krompachy (1963-1971)
- memormonumento pri la 1-a mondmilito Košice
- memormonumento pri la 2-a mondmilito (1989) Medzev
- memortabulo pri Dávid Baróti Szabó (1995) Košice
- statuo pri Gyula Jakoby (1982) Košice
- statuo pri Béla la 3-a (Hungario) (2006) Komárno
- statuo pri Andreo la 2-a (Hungario) (2007) Komárno