György Antal
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1917 (1917-12-09)
en Făget
Morto 12-an de decembro 2007 (2007-12-12) (90-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo dirigento

ANTAL György [djordj] estis hungara dirigento, altlerneja instruisto. Li naskiĝis en Gyimesbükk, (hodiaŭ Rumanio) la 9-an de decembro 1917 kaj mortis en Pécs la 12-an de decembro 2007.

Kariero

György Antal studis en Pécs, poste inter 1940 kaj 1943 en Muzikakademio de Budapeŝto. Inter 1942–1949 li instruis en la porinstruista lernejo de Pécs, poste en la pedagogia altlernejo. Inter 1949–1952 li estis lernejestro de la urba konservatorio, inter 1952–1967 lernejestro de la muzikarta faklernejo, inter 1965–1987 direktoro de la sekcio de Pécs de Muzikarta Altlernejo Liszt Ferenc. En 1951 li partoprenis en fondo de orkestro, baldaŭ de koruso en Pécs.

Distingoj, premioj

  • Premio Grastyán (1993)
  • Magyar Köztársasági Érdemrend Kiskeresztje
  • Orgrado de Munka Érdemrend (1977)
  • Premio Liszt
  • Közművelődési Díj
  • Pro Urbe
  • Magyar Népköztársaság Csillagrendje

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.