Gyöngyösoroszi (djondjoŝorosi) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Gyöngyös.
Bazaj informoj
- Areo: 21 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.8291/19.8922
- Loĝantaro: 1540
- Poŝtkodo: 3211
- Telefonprefikso: 37
Situo
Gyöngyösoroszi situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ etfervojo el Gyöngyös, kiu troviĝas 4–7 km-ojn for. Pásztó troviĝas 22, Hatvan 30 km-ojn.
Historio
Gyöngyösoroszi estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1209 en formo Huruzi. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1799 inundo okazis. Ĝis 1986 oni minis plumbon kaj zinkon. La loĝantaro okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de cignoj, lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, poŝto.
Vidindaĵoj
- mezepoka katolika preĝejo omaĝe al Sankta Katerino en la 18-a jarcento tute trakonstruiĝis
- statuoj pri Johano Nepomuka kaj Sankta Triunuo
- baroka ŝtona kruco
Famulo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.