Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Melaenornis annamarulae (Forbes-Watson, 1970) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Vundebla | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Gvinea muŝkaptulo, Melaenornis annamarulae , estas malgranda paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas foje lokata en la genro Dioptrornis anstataŭ Melaenornis. Ĝi estas indiĝena de Okcidenta Afriko nome en Eburbordo, Gvineo, Liberio kaj Sieraleono.
Ĝi estas 20-22 cm longa kaj temas pri tutnigra birdo (en naturo) kun iom da blua nuanco de proksime, pli malhela supre ĉefe en flugiloj kaj vosto. Ĝi povas esti konfuzita kun la Kvadratvosta dikruro Dicrurus ludwigii sed diferenciĝas pro manko de noĉoforma vosto kaj pro la kutimaro kaj habitato. Ties kanto konsistas el mallongaj, variaj frazoj de laŭtaj sonorilaj notoj. Alvokoj inkludas fajnan ŭiip ŭiip kaj mildajn trilojn. Ili videblas solaj, en paroj aŭ grupoj de 3-6 birdoj, prefere en la kanopeo.
Tiu afrotropisa specio ege dependas el densa kanopeo de praarbaroj enhavantaj grandajn elstarajn arbojn. Ŝajne ties populacio malpliiĝas rapide, pro la amasa detruado de arbaroj de malaltaj teroj en la regiono, kaj ĝi estas klasita kiel vundebla.
Referencoj
- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 13016, Melaenornis annamarulae, 14a Junio 2007. Vundebla.