Sportista teamo de Gvamo en la Olimpikoj ekde la jaro 1988 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ nur unufoje, en 1988, estis unusola gvama partoprenanto (kiu fakte estis usona kaj nur sep jarojn antaŭ la olimpiko translokiĝis al Gvamo).
La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.
Kunordigas la teamon la Gvama Olimpika Komitato.
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ https://eu.newportri.com/story/sports/2018/10/14/gavin-whitt-hopes-gold-youth-olympics-debut/1630655002/ [Gavin Whitt: "The 16-year-old is [...] competing at the Youth Olympics" (la 16-jarulo konkuras en la Junulara Olimpiko) la 18-an de oktoro 2018] en la retejo newportri.com
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.