Guy de Maupassant | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Guy de Maupassant | |||||
Naskonomo | Henry-René-Albert-Guy de Maupassant | ||||
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1850 en Tourville-sur-Arques | ||||
Morto | 6-an de julio 1893 (42-jaraĝa) en Passy, Parizo, ![]() | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | sifiliso vd | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Q124356325 vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Liceo Henri-IV • Lycée Pierre-Corneille • Q123138282 vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Gustave de Maupassant vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Joseph Prunier • Guy de Valmont • Maufrigneuse vd | ||||
Okupo | novelisto • dramaturgo • ĵurnalisto • romanisto • verkisto • poeto vd | ||||
Laborkampo | literaturo • teatro • ĵurnalismo vd | ||||
Aktiva dum | 1880– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Bel-Ami ❦ Boule de Suif vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Guy DE MAUPASSANT (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1850 en la Château de Miromesnil (Kastelo Miromesnil) en la komunumo Tourville-sur-Arques, situanta en departemento Seine-Maritime, regiono Normandio Fécamp; mortis la 6-an de julio 1893) estis franca verkisto, aŭtoro de romanoj kaj fabeloj.
Li naskiĝis en Fécamp kaj ne en la kastelo de Miromesnil, kvankam lia patrino pro snobismo volis kredigi ĝin. Admiranto kaj amiko de Gustave Flaubert, li publikigis sian unuan novelon, «Boule de Suif», en la Manifesto de la Naturalismo de la Vesperoj de Medano (Soirées de Médan), organizitaj de Émile Zola en 1880.
Tiu novelo ebligis al Maupassant esti lanĉita en la verkarto kaj obteni ian sukceson; li fariĝis aŭtoro de naturalismaj fabeloj kaj noveloj, liaj plej ŝatataj temoj estis la vivo de la normandaj kamparanoj, de la et-burĝoj, en kiuj li rakontas pri amaj aventuroj aŭ pri frenezecaj halucinoj: La Maison Tellier (1881), Les Contes de la Bécasse (1883).
En pluraj el liaj fabeloj, kiel «Fort comme la mort» (1889), oni trovas ĉe li tiun timon pri la morto laj pri la supernatureco, kiu parte respondecas pri lia estonta freneziĝo, kaj eĉ ian kruelecon en «Mademoiselle Cocotte» aŭ «Le Noyé». Li ankaŭ publikigis romanojn: Une vie (1883), Bel-Ami (1885), Une partie de campagne.
Trafita de nervozaj perturboj (sekvoj de sifiliso) li mortis preskaŭ freneza en la kliniko de D-ro Blanche kaj estis entombigita en la pariza tombejo de Montparnasse.
En Esperanto aperis
- Preskaŭ fablo, tr. S. B-n el Jalto, Esperantisto, 8/1894.
- La sankta milito, tr. H. van Etten, Bohema revuo Esperantista, 1910, p. 77-78.
- La Servo-Soldato, tr. A. Kofman, Lingvo Internacia, Bensona Universala E-Metodo.
- Sur la tombo, tr. V. Klátil, Austria Esperantisto, 1924, p. 10-13.
- La reveno, tr. R. Richez, Literatura Mondo, Bensona Universala E-Metodo.
- La Normandaj Rakontoj, tr. R. Dupuis, eld. ESE, Stockholm, 1953.
- Boule de suif, tr. F. de Diego, eld. Artur E. Iltis Saarbrücken, 1982.
- Sinjoro Jokasto kaj aliaj noveloj, tr. Daniel Luez. Fonto, Chapecó, 1987.
- La rimedo de Roger, tr. Daniel Luez, en: La Ondo de Esperanto, 1998, numero 7.
- La mastrino, tr. Daniel Luez, en: La Ondo de Esperanto, 1991, numero 1.
- La horlo, tr. "Stellano", Literatura aldono de "Lingvo Internacia" 1905, p. 3-34; en: Uzino 4rompita ligilo], 2003, ISBN 91-7303-183-6, paĝoj 49-87.
- Historio de farmobiena servistino, tr. André Cherpillod, La Blanchetière, Courgenard, 2003.
- La etulo, tr. Marc Pafo, en: Uzino 5rompita ligilo], 2003, ISBN 91-7303-201-8, paĝoj 31-38.
- Dek rakontoj de Guy de Maupassant. 2011. 114 p. Arkivigite je 2013-09-29 per la retarkivo Wayback Machine tr. Noël Lecomte, ISBN 1-4663-7825-5. - recenzo en la retejo esperanto-sumoo.
- Dek rakontoj de Guy de Maupassant. 2011. 136 p. Arkivigite je 2012-10-14 per la retarkivo Wayback Machine tr. Noël Lecomte * * cifereca versio
- La signo kaj aliaj rakontoj, tr. André Cherpillod, Fonto, Chapecó, 2013.
- La domo Tellier, tr. André Cherpillod, La Blanchetière, Courgenard, 2016.
- Mia onklo Julio Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, tr. Noël Lecomte.
- "Rozalia Prudent" kaj, tr. Noël Lecomte (alinome Noĉjo Lagrafo) kaj
- "La ermito", tr. same Noël Lecomte.
- "Amiko Ĵozefo", (2010) tr. Thierry Tailhades
Recenzoj
Pri La Normandaj Rakontoj
![]() |
|