Guty | |
germane Gutty | |
vilaĝo | |
Ligna preĝejo de Dia Korpo en la jaro 2013 | |
Oficiala nomo: Guty | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek |
Administra municipo | Třinec |
Historia regiono | Silezio |
Parto de | Teŝinio |
Montaro | Moraviasileziaj Beskidoj, Subbeskida montetaro |
Domoj | 234 2011 |
Situo | Guty |
- koordinatoj | 49° 38′ 57″ N 18° 35′ 47″ O / 49.64917 °N, 18.59639 °O (mapo) |
Katastro | 9,47 km² (947 ha) Guty |
Loĝantaro | 836 (2021) |
Denseco | 88,28 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1305 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 739 55 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Guty | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Guty (germane Gutty) estas vilaĝo en Ĉeĥio, katastra teritorio kaj parto de urbo Třinec en distrikto Frýdek-Místek. Guty estis alligita al Třinec en la jaro 1980. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 836 loĝantoj.
Guty estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 9,47 km².
Guty estas submontara vilaĝo troviĝanta en cismontaro de Beskidoj. El supra parto de Guty estas belvido al la ĉirkaŭa pejzaĝo, ekz. al Český Těšín, Ropice, Smilovice, Nebory aŭ Třinec, eventuale ĝis montopintoj de ĉeĥa flanko de monto Granda Ĉantorijo.
Historio
Municipo Guty estiĝis jam antaŭ la jaro 1305, kiam ekzistas pri ĝi konfidemaj informoj el listo de dekonaĵoj de vroclava episkopo. Pri tio, kiel estiĝis la nomo de municipo, oni disputas. Ekzistass kelke da eblecoj. Plej granda parto de etimologoj kliniĝas al opinio, ke ĝis tiu tempe sennoma vilaĝo transprenis la nomon post sia posedanto Jan Guth z Dětmarovic, kiu ricevis ĝin kiel donaco de teŝina princo fine de la 14-a aŭ komence de la 15-a jarcento. Sed la plej verŝajna estas teorio de silezia historiisto de pola deveno Franciszek Popiołek, kiu konjektas, ke Guty estis fondita de iu el teŝinaj germanlingvaj urbanoj kaj ĝi estis nomita fare de li per malnovgermana vorto Guth.
En plua mencio al la jaro 1459 estas en Guty menciata muelejo. Pri tio, ke temis pri malgranda vilaĝeto, donas informon urbario el la jaro 1557, kiam ĉi tie vivis nur 13 dometaristoj kun siaj familioj. Iam en tiu ĉi tempo gutananoj konstruis lignan preĝejon de Dia Korpo, kiu apud vojo ĝis Nebory situis ĝis la jaro 2017, kiam ĝi forbrulis.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 836 |
1880 | 812 |
1890 | 842 |
1900 | 817 |
1910 | 832 |
1921 | 826 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 840 |
1950 | 779 |
1961 | 815 |
1970 | 752 |
1980 | 727 |
1991 | 690 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 695 |
2011 | 759 |
2021 | 836 |
Kulturo
Eklezio
En Guty situis ligna katolika preĝejo de Dia Korpo el la 16-a jarcento (ĝis la jaro 1654 evangelia) kun katolika tombejo. Nokte el la 1-a je la 2-a aŭgusto 2017 ĝi estis intence bruligita kaj ĝi komplete forbrulis. Plu ĉi tie troviĝas preĝejo de Silezia eklezio evangelia de aŭgsburga konfesio (solene konsekrita ĝi estis la 12-an de aŭgusro 1923), apud kiu ekzistas paroĥa korpuso, kaj evangelia tombejo en Guty.
Cetera
En Guty agadas loka asociiĝo de Pola kulture-eduka asocio (PZKO) kaj Asocio de volontulaj fajroestingistoj (fondita en la jaro 1909).
Pluaj fotoj
- Pola domo de PZKO
- Monumento de la unua mondmilito
- Eksa lernejo, hodiaŭ paroĥo
- Lutera tombejo
- Detruejo de domo n-ro 61
|