Guto - malgranda kvanto de likvo, troviĝas en vakuo, gaso aŭ alia fluido, en kiu tiu likvo nesolvebliĝas. Kaŭze de intermolekulaj fortoj, tiu kvanto de likvo formas globforman objekton, kiu havas eble la plej malgrandan surfacon por tiu maso kaj kondiĉoj. Praktike la plej ordinaraj estas gutoj de akvo aŭ akvasolvoj en aero.
Pluvo estas likva akvo en formo de gutoj kiuj estis kondensitaj el la atmosfera akvovaporo kaj poste precipitiĝas — tio estas, iĝas sufiĉe peza por fali laŭ la forto de gravito.
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri guto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ De guto post guto disfalas granito. ” „ Kapo kun herbo, sen guto da cerbo. ” „ Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas. ”
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-18.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.