PÉCSI Gusztáv (pro. pe:ĉi) estis hungara pastro, filozofo naskita en Braŝovo la 2-an de septembro 1874 kaj mortinta en Nagyölved la 16-an de marto 1947.

Biografio

Gusztáv Pécsi estis ordinita pastro en Nagyszombat en 1899. En 1902 oni nomumis lin instruisto kaj prefekto pri filozofio de seminario en Esztergom. De 1918 ĝis sia morto li estis parokestro en Nagyölved.

Verkoj

  • A modern fizikai axiómák válsága (Bp., 1907);
  • Kritik der Relativitätstheorie Einsteins (Innsbruck, 1923);
  • A relativitás elméletének liquidálása (Bp., 1924);
  • Berechnung der Sonnengeschwindigkeit (Regensburg, 1925).

Fonto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.