Gusztáv Kelety | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Klette Gusztáv |
Naskiĝo | 13-an de decembro 1834 en Bratislavo |
Morto | 2-an de septembro 1902 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Aŭstrio-Hungario • Hungario |
Familio | |
Patro | Károly Klette |
Frat(in)o | Károly Keleti |
Okupo | |
Okupo | artokritikisto • pentristo • artisto |
Gusztáv KELETY [gustAv keleti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kelety Gusztáv (malofte Keleti Gusztáv) estis hungara pentristo, grafikisto, kritikisto, pedagogo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy. Lia frato estis fondinto de la hungara statistiko: Károly Keleti.
Gusztáv Kelety naskiĝis kiel Klette Gusztáv la 13-an de decembro 1834 en Hungara reĝlando, en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 2-an de septembro 1902 en Budapeŝto.
Biografio
Gusztáv Kelety lernis juron, kiun li ne finlernis, ĉar li interesiĝis pri la pentrado. Li lernis pentroarton en Munkeno kaj Vieno. En 1871 li ricevis taskon pri organizado de nacia pentrado kaj desegnado. Tial li studis ilin en Francio, Belgio, Germanio, poste li establis industriartan altlernejon. En la 1860-aj jaroj li verkadis kritikojn. Familio Kelety ricevis nobelecon, tial li ekuzis la nomformon „Komjátszegi Kelety Gusztáv”.
Liaj pentraĵoj (elekto)
- Bernrien park (Parko Bernrien)
- Eötvös Loránd ifjú korában (La juna Lóránd Eötvös)
- Farkasok (Lupoj)
- Romos vár naplementekor (Ruina fortikaĵo dum sunsubiro)
- Tájkép templommal (Pejzaĝo kun preĝejo)
Liaj disĉiploj (elekto)
Fontoj
- Hungarlingva Vikipedio
- hungare Arkivigite je 2013-01-16 per la retarkivo Wayback Machine