Gusztáv Csanády | |
---|---|
![]() Gusztáv Csanády en 1897 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Scholtz Gusztáv |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1837 en Battonya |
Morto | 27-an de oktobro 1914 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | kemiisto • universitata instruisto |
Gusztáv Csanády [gustAv ĉanAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Csanády Gusztáv Adolf estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Scholtz [ŝolc] ĝis 1869.
Gusztáv Csanády[1] naskiĝis la 10-an de decembro 1837 en Battonya, li mortis la 27-an de oktobro 1914 en Budapeŝto.
Biografio
Gusztáv Csanády akiris apotekistan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1860, kemian dipolomon en la sekva jaro. Inter 1862-1867 li estis apotekisto, samtempe kemiisto de la departemento. En la studjaro 1868 li laboris en la universitata laboratorio, poste li plustudis en germanaj universitatoj. En 1870 li instruis en Ekonomia Akademio (Magyaróvár), poste en Ekonomia Akademio (Keszthely). Li pensiuliĝis en 1901. Li okupiĝis plejparte pri kemiaj problemoj de vinoj.
Elektitaj kontribuoj
- Az iblany és néhány vegyületének új előállítási módja (1862)
- A must és bor főbb alkatrészeinek meghatározási módszerei (1876 kun akademia premio)
- A borászat kézikönyve, tekintettel hazánk bortermelésére (kunaŭtoro, 1885)
- A takarmány tápértéke, különös tekintettel a helyi viszonyokra (1890)
- Útmutatás a must és bor okszerű kezelésére (1899, ankaŭ en minoritataj lingvoj)