Gusztáv Barlay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1922 en Kalocsa |
Morto | 30-an de novembro 2004 (82-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Zsuzsa Bánki |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatra reĝisoro |
Gusztáv Barlay [gustAv barlai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barlay Gusztáv estis hungara reĝisoro, aktoro, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Zsuzsa Bánki.
Barlay Gusztáv naskiĝis la 4-an de julio 1922 en Kalocsa, li mortis en 2005.
Biografio
Barlay Gusztáv studis juron inter 1940–1944 en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste li frekventis Aktoran Akademion inter 1944–1949. Post siaj studoj li estis aktoro en Nacia Teatro (Budapeŝto), poste inter 1951 kaj 1954 li estis aktoro kaj reĝisoro en Teatro Madách, baldaŭ reĝisoro en Teatro Petőfi. En 1956 li reĝisoradis ĉefe en Hungara Radio, kie li estis ĉefreĝisoro inter 1960–1977. Li denove reiris al la teatra vivo kaj li reĝisoradis komence en Teatro Attila József, poste ĝis 1984 en Nacia Teatro. Li ricevis 3 premiojn inter 1962-1975.
Elektitaj teatraj roloj
- József Katona: Bánk bán - soldato
- William Shakespeare: Othello - 2-a kuriero
- Shakespeare: Romeo kaj Julieta - grafo Paris
Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj
- László Tabi: A pirossapkás lány (1951)
- Ferenc Sánta: Éjszaka (1978)
- Jiří Menzel: De jó szeretni! (1982)
Elektitaj radiaj reĝisoraĵoj
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde (1958, 1961, 1971, 1975, 1979)
- Dezső Kosztolányi: A kulcs (1962)
- József Katona: Bánk bán (1971, 1978)