Gusztáv Böhm | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de junio 1823 en Peŝto |
Morto | 23-an de junio 1878 (55-jaraĝa) en Újpest |
Ŝtataneco | Hungario • Aŭstra imperio |
Alma mater | Music and Arts University of the City of Vienna |
Okupo | |
Okupo | komponisto • dirigento • opera director • violonisto • voĉa instruisto |
Gusztáv Böhm [gustAv bom], laŭ hungarlingve kutima nomordo Böhm Gusztáv estis hungara reĝisoro, dirigento, tradukisto, instruisto.
Gusztáv Böhm[1] naskiĝis la 14-an de junio 1823 en Pest (urbo), li mortis la 23-an de junio 1878 en Újpest.
Biografio
Gusztáv Böhm aĝis 6, kiam li komencis lerni muzikon. Ekde 1836 li estis violonisto de Germana Teatro (Pest). Li studis en Konservatorio en Vieno, lia ĉefinstruisto estis József Böhm. Li fondis migran muzikan trupon kun József Szerdahelyi kaj en la 1840-aj jaroj ili turneis precipe eksterlande ĝis 1849. Li estis dirigento de la unua hungara konstanta teatro inter 1849–1862, poste li estis la unua operoreĝisoro de Nacia Teatro (Budapeŝto) (1863–1878). Li ankaŭ instruis en Tutlanda Lernejo pri aktoroj inter 1865–1870. Li komponis kaj tradukis ankaŭ operojn.
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Don Giovanni
- Die Zauberflöte - ankaŭ tradukisto
- Charles Gounod: Faŭsto
- Giuseppe Verdi:
- Un balo in Maschera - ankaŭ tradukisto
- Don Carlo
- Richard Wagner: Tannhäuser (opero)
Liaj operoj
- A kastély és temető (1846)
- Sobri, vagy a haramiák átmenetele a Balatonon (1846)
- A debreceni bíró (1863)
- A dalnok átka
- Demetrius
- Huszárcsíny
Liaj tradukaĵoj (elekto)
- Giacomo Meyerbeer: Az afrikai nő
- Richard Wagner: Lohengrin
- Hamleto (opera adapto)