Gustave Rose (1798-1873) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Germana mineralogo, kemiisto, filo de Valentin Rose la Juna kaj frato de Heinrich Rose. Gustave Rose plenumis gravajn kontribuaĵojn en la kampo de la petrografio kaj kristalografio. Kun pli ol 125 publikaĵoj, li interesiĝis pri ĉiuj aspektoj de la siaepoka mineralogio. | |||||
Persona informo | |||||
Gustav Rose | |||||
Naskiĝo | 18-a de marto 1798 en Berlino, Reĝlando Prusio | ||||
Morto | 15-a de julio 1873 en Berlino, Reĝlando Prusio | ||||
Tombo | Berlino vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Berlino Prusa Akademio de Sciencoj Akademio pri Sciencoj de Göttingen Bavara Akademio pri Sciencoj Leopoldina Akademio Rusia Akademio de Sciencoj Germana Geologia Societo Universitato de Kielo Akademio pri Sciencoj de Stokholmo[1] Universitato de Breclavo | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Heinrich Rose vd | ||||
Infanoj | Edmund Rose vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | mineralogo • universitata instruisto • kristalografo • kuratoro vd | ||||
Laborkampo | mineralogio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Christian Samuel Weiss • Sigismund Friedrich Hermbstädt vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gustav Rose (1798-1873) estis germana mineralogo, kemiisto, filo de Valentin Rose la Juna, nevo de Valentin Rose la Maljuna, frato de la kemiisto Heinrich Rose kaj patro de la kirurgo Edmund Rose (1836-1914) kaj de la filologo Valentin Rose (1829-1916). Li estis lernanto de la sverda kemiisto Jöns Jacob Berzelius en la Universitato de Stokholmo.
Biografio
La patro de Gustav Rose mortis kiam li estis nur 7-jara kaj la kemiisto Martin Heinrich Klaproth (1743-1817) prizorgis lin kaj la fraton Heinrich Rose. Gustav partoprenis en la milito pri liberigo de Napoleono, en 1815, kaj post tio li komencis sian trejnadon kiel mininĝeniero en la ferminejo de Tarnowitz, en Silezio.
Baldaŭ li reiris al Berlino, tamen, pro sankialoj, kaj studis mineralogion kun Christian Samuel Weiss (1780-1856) al kiu li sukcedis okaze de lia morto.[2] En 1820 li ricevis sian doktorecon en Kiel defendante tezon pri la "titanito".
En 1821, li iris al Stokholmo por plibonigi siajn konojn kaj pratikojn en la analizoj de ercoj sub gvidado de Jöns Jacob Berzelius. En 1822, li estis nomumita kuratoro de la mineralogia kolekto de la "Universitato de Breclavo", en Pollando. En 1823 li iĝs privata docento (nesalajrigita profesoro) kaj en 1826 li ekprenis la katedron de mineralogio en Berlino, estinte plena profesoro en 1839.
En 1829, li kuniĝis al Alexander von Humboldt (1769-1859) kaj Christian Gottfried Ehrenberg (1795-1876) en viaĝo tra la Altajo ĝis la Kaspia Maro. La raporto pri ĉi-ekspedicio estis skribita de Gustav Rose. Ekde 1856 li ankaŭ oficis kiel direktoro de la mineralogia muzeo. La 16-an de oktobro 1860, li ricevis la medicinan honoran doktorecon en la "Universitato de Berlino".
Ĉirkaŭ 1850 li esploris kune kun Eilhard Mitscherlich (1795-1863) la volkanoj de Italio, la Eoliaj Insuloj kaj la formortintaj volkanoj en la sudo de Francio (1852). Ekde 1867 li uzadis siajn feritempojn por ekspluati la Gigantajn Montojn. La precizaj mezursistemoj de Rose kapabligis Mitscherlich malkovri la fenomenon pri la kristalografia izomorfismo.[3]
Ekde 1834, li iĝis membro de la "Reĝa Prusa Akademio de Sciencoj" en Berlino kaj eksterlanda membro de la "Akademio de Sciencoj" en Göttingen (1856), de la Bavara Akademio de Sciencoj (1873), membro de la Leopoldina Akademio (1860) kaj ekde 1829 koresponda membro de la Rusa Akademio de Sciencoj en Sankt-Peterburgo. En 1871 li estis omaĝita per la premio de la "Ordeno por la Merito de la Sciencoj kaj Artoj" kaj la "Bavara Maksimiliana Ordeno por Scienco kaj Arto". En 1824, la mineralogo Armand Lévy (1795-1841) priskribis mineralon al kiu li donis la nomon "roselito", omaĝe al Gustav Rose.
Studinte la meteorŝtonojn en la Muzeo de Berlino li venis al nova sistemo de meteorŝtonoj, kiuj estis ekspansiitaj de Aristides Brezina (1848-1909) kaj Gustav Tschermak (1836-1927). Gustav Rose estis membro de la "Asocio de la Germanaj Naturalistoj kaj Kuracistoj" kaj en 1848 li estis fondinto-membro de la "Germana Societo por Geosciencoj" kune kun Heinrich Ernst Beyrich (1815-1896), Julius Ewald (1811-1891) kaj Heinrich Girard (1814-1878). Inter lia lernantaro oni povas mencii Carl Rammelsberg (1813-1899), Gerhard vom Rath (1830-1888), Paul Heinrich von Groth (1843-1927), Ferdinand von Richthofen (1833-1905) kaj Christian Friedrich Martin Websky (1824-1896).
Verkaro
- De sphenis atque titanitae systemate crystallino 1820
- Gustav Rose's Elemente der Krystallographie 1834, kune kun Martin Websky kaj Alexander Sadebeck
- Mineralogisch-geognostische Reise nach dem Ural, dem Altai und dem Kaspischen Meere 1837
- Über den Zusammenhang zwischen der Form und der elektrischen Polarität der Krystalle 1838
- De novis quibusdam fossilibus quae in montibus Uraliis inveniuntur scripsit 1839
- Mineralogisch-geognostische Reise nach dem Ural, dem Altai und dem ... 1842
- Über das Krystallisationssystem des Quarzes. Mit fünf Kupfertafeln 1846
- Über die Krystallform der rhomboëdrischen Metalle, namentlich des Wismuth 1850
- Das krystallo-chemische Mineralsystem 1852
- Über Schaumkalk als Pseudomorphose von Aragonit 1856
- Über die heteromorphen zustände der kohlensauren kalkerde 1856
- Zeitschrift der Deutschen Geologischen Gesellschaft 1856
- Beschreibung und Einteilung der Meteoriten auf Grund der Sammlung im Mineralogischen Museum zu Berlin. 1864[4]
- System der Mineralien nach G. Rose 1868
- Ueber im Kalkspath vorkommenden hohlen Canäle 1869
- Über das meteoreisen von Iquique in Peru, 1873
Literaturo
- Eilhard Mitscherlich, Prince of Prussian Chemistry
- The Canadian Naturalist and Quarterly Journal of Science
- Nature
- Proceedings of the Royal Society of Edinburgh
- Bibliography of Natural History Travel Narratives
- Before Big Science: The Pursuit of Modern Chemistry and Physics, 1800-1940
- World Views and Scientific Discipline Formation: Science Studies in the ...
- Personensuche
- Deutsche Biographie