Gunzgen
Blazono de Gunzgen
Blazono de Gunzgen
Blazono de Gunzgen
Preĝejo de Gunzgen
Preĝejo de Gunzgen
Bildo de Gunzgen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
DistriktoOlten
Geografia situo CH1903: 629528 / 240717 (mapo)47.3166666666677.8291666666667Koordinatoj: 47° 19′ N,  50′ O; CH1903: 629528 / 240717 (mapo)
Nombro de loĝantoj1637
Areo3,91 km²
Alteco429 m super marnivelo
Poŝtkodo4617
Komunumkodo2578
Mapo de Gunzgen
Mapo de Gunzgen
Mapo de Gunzgen

Gunzgen estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 637 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Gunzgen situas sur la ebenaĵo de Dünnern, sude de la rivero. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Gunzgen mem ankaŭ la setlejoj Längenbuech, Chällermatten, Niederhof, Stierenban kaj sude de la svisa aŭtovojo A1 Gunzger Allmend.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Gunzgen limas en nordo al Hägendorf, en oriento al Kappel, en sudoriento al Boningen, en sudokcidento al Härkingen, kaj en nordokcidento al Egerkingen.

Trafiko

Tra Gunzgen pasas la kantona vojo n-ro 268.1 de Wangen ĉe Aro al Kestenholz. Per la buslinio de Dulliken tra Olten kaj Gunzgen al Oensingen la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, ĉe kiu sur la teritorio de Gunzgen situas aŭtovoja stacio. Okicdente de Gunzgen sur la teritorio de Härkingen troviĝas la grava aŭtovojtriangulo de la svisaj aŭtovojoj A2 kaj A1. En Egerkingen 2 kilometrojn norde de la komunumo situas la plej proksima aŭtovojalveturejo al A2.

Historio

La unua dokumenta mencio de Gunzgen datiĝas el la jaro 1226 kiel Gunzichon. Dum mezepoko Gunzgen apartenis al la froburga senjorujo Fridau. En la jaro 1415 ĝi estis konkerita de Berno kaj Soloturno kaj en la jaro 1463 atribuita al Soloturno. [1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.