Biologia klasado | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||
Gunnera L., 1753 | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Gunero aŭ Gunnera[1], estas la sola genro de la plantfamilio guneracoj (Gunneraceae) en la malgranda ordo guneraloj (Gunnerales). La planto ne estas parenca al ordinara rabarbo (Rheum rhabarbarum). Kelkaj specioj estas kultivataj kiel ornamplantoj en parkoj.
Priskribo
Gunnera-specioj estas plej ofte grandaj, multjaraj, herbaj plantoj. Ili formas rizomojn aŭ stolonojn kiel rezervorganojn. La rabarbosimilaj, longpetiolaj, simplaj folioj kreskas el la bazo. Apud specioj, kiuj havas foliojn de pluraj metroj, akzistas specioj, kiuj havas pli malgrandajn foliojn, Ezemple Gunnera albocarpa, novzelanda specio kun 1 ĝis 2 cm longaj folioj kaj Gunnera magellanica, sudamerika specio kun nur 5 ĝis 9cm longaj folioj.
En disbranĉitaj floraroj kreiĝas multaj floroj. En ĉiu duseksa floro ekzistas du ĝis malofte tri liberaj sepaloj, du liberaj petaloj, unu ĝis du stamenoj kaj du sinkarpaj karpeloj. La ovario estas hipogina.
Simbiozo kun cianobakterioj
Ĉiuj Gunnera-specioj vivas en simbiozo kun Cianobakterioj de la genro Nostoc, kiuj fiksas aernitrogenon. La planto profitas de la fiksita nitrogeno kaj la bakterioj de la asimilatoj. Gunero estas inter vaskulaj plantoj la sola genro kiu havas simbiozon kun cianobakterioj por nitrogeno-fiksado.
Disvastigo
Gunnera-specioj kreskas de la tropikoj ĝis la moderaj klimatoj en la suda hemisfero. Ili hejmas en la tuta suda Pacifika regiono, krome en Afriko kaj Madagaskaro. Ili troviĝas en la Nova Mondo kaj la Malnova Mondo. Sovaĝe kreskantaj plantoj troviĝas ankaŭ en sudokcidenta Irlando.
Sistematiko
La genron Gunnera priskribis en 1767 Carl von Linné en Systema Naturae, 12a eldono, 2, p. 587, 597 kaj ankaŭ en Mantissa Plantarum, 16, p. 121. La tipospecio estas Gunnera perpensa L..[2][3] La genronomo honoras la norvegan botanikiston Johan Ernst Gunnerus.
Al la genro gunero (Gunnera) apartenas 40 ĝis 50 specioj (elekto):
- Gunnera aequatoriensis L.E.MORA-OSEJO
- blankfrukta gunero[1] (Gunnera albocarpa (KIRK) COCKAYNE)
- Gunnera annae SCHINDL.
- Gunnera antioquensis L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera apiculata SCHINDL.
- Gunnera arenaria CHEESEMAN EX KIRK
- Gunnera atropurpurea L.E.MORA-OSEJO: Ekzistas kvin varioj:
- Gunnera atropurpurea L.E.MORA-OSEJO var. atropurpurea
- Gunnera atropurpurea var. caquetana L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera atropurpurea var. chocoana L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera atropurpurea var. munchicana L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera atropurpurea var. sibundoya L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera bogotana L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera bolivari J.F.MACBR.
- Gunnera boliviana MORONG
- Gunnera brasiliensis SCHINDL.
- Gunnera caucana L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera colombiana L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera cordifolia (HOOK. F.) HOOK. F.
- Gunnera cuatrecasii L.E.MORA-OSEJO
- densefloranta gunerot[1] (Gunnera densiflora HOOK. F.)
- Gunnera dentata KIRK
- Gunnera diazii L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera ecuadoriana GILLI
- Gunnera flavida COLENSO: kreskas nur en Novzelando.
- Gunnera garciae-barrigae L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera hamiltonii KIRK EX W.S. HAM.: kreskas nur en Novzelando.
- Gunnera hernandezii L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera herteri OSTEN
- Gunnera insignis (OERST.) A.DC.
- Gunnera kaalaensis (KRAJINA) H.ST.JOHN
- Gunnera killipiana LUNDELL
- Gunnera laxiflora PHIL.
- Gunnera lozanii L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera magellanica LAM.: kreskas nur en suda Ĉilio kaj la Falklandaj insuloj.
- Gunnera magnifica H.ST.JOHN
- manuma gunero[1] (Gunnera manicata LINDEN EX ANDRÉ): kreskas nur en suda Brazilo.
- Gunnera margaretae SCHINDL.
- Gunnera masafuerae SKOTTSB.
- Gunnera mexicana BRANDEGEE
- Gunnera mixta Kirk (sin.: Gunnera microcarpa KIRK): kreskas nur en Novzelando.
- Gunnera monoica RAOUL
- Gunnera perpensa L.
- Gunnera peruviana J.F.MACBR.
- Gunnera pittierana V.M.BADILLO ET STEYERMARK
- Gunnera prorepens HOOK. F.: kreskas nur en Novzelando..
- Gunnera pyramidalis SCHINDL.
- Gunnera quitoensis L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera reichei SCHINDL.
- Gunnera rheifolia SCHINDL.
- Gunnera saint-johnii (L.E.MORA-OSEJO) L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera sanctae-marthae L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera schindleri L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera schultesii L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera silvioana L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera steyermarkii L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera tacueyana L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera tajumbina L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera talamancana H.WEBER ET L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera tamanensis L.E.MORA
- Gunnera tayrona L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera tinctoria (MOLINA) MIRB. (sin.: Gunnera chilensis LAM., Gunnera scabra RUIZ & PAV., Panke tinctoria MOLINA): Ĝi hejmiĝas en Ĉilio.
- Gunnera venezolana L.E.MORA-OSEJO: Ekzistas du varioj:
- Gunnera venezolana L.E.MORA-OSEJO var. venezolana
- Gunnera venezolana var. tachirensis L.E.MORA-OSEJO
- Gunnera vestita SCHINDL.
Utiligado
Pri unu specioj ekzistas raportoj pri medicina utiligado. Gunnera perpensa estas uzata en Sudafriko. El la radikoj oni ekstraktas rimedon kontraŭ psoriazo. La radikoj de tiu specio ankaŭ helpas sanigi vundojn. La senŝeligitaj junaj petioloj estas manĝataj de la loĝantoj de la Insulo Ĉiloeo. Krome oni uzas la radikojn por tani ledon kaj havigi nigran koloraĵon.
Bildoj
Gunnera manicata:
- juna ŝoso
- folio
- burĝono
- unuopaj folioj en komparo kun homo
Gunnera tinctoria:
- habito
- floraro
- floraro
Gunnera insignis:
Fontoj
- Die Familie der Gunneraceae Meisn. bei der APWebsite. (Abschnitt Systematik, Beschreibung und Symbiose)
- Beschreibung der Familie bei DELTA. Arkivigite je 2006-01-04 per la retarkivo Wayback Machine (Abschnitt Beschreibung)
Referencoj
- 1 2 3 4 Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold: Der große Zander. Enzyklopädie der Pflanzennamen. Band 2. Arten und Sorten. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2008, ISBN 978-3-8001-5406-7.
- ↑ Gunero ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
- ↑ Gunero en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
Eksteraj ligiloj
}}